Ĝeneralaj agordoj

Tio estas dialogujo por agordo de tiparoj kaj ekstera aspekto de la programo. (Tiuj agordoj konserviĝas en la dosiero unired.ini). Ĝi havas jenajn elekteblojn:
Tiparo por redaktado
Tio estas nomo kaj alteco de unikoda fikslarĝa tiparo, uzata por montri redaktatan tekston.
Tiparo por fasado
Tio estas nomo kaj alteco de unikoda tiparo (proporcia aŭ fikslarĝa), uzata por ĉiuj menuoj kaj butonoj.
Konservu amplekson kaj pozicion de fenestro
Se en tiu markujo estas marko, post premo de butono "Bone" konserviĝos amplekso kaj pozicio de la ĉefa fenestro, ĝia stato (maksimumigita aŭ normala), stato de subfenestroj (maksimumigitaj aŭ normalaj) kaj stato de la ilobreto (kaŝita/normala).
Premu butonon "Bone" por konservi ŝanĝojn aŭ butonon "Nuligu" por nuligi ŝanĝojn.